Blusa tono

Blusaj tonojblustonoj estas tonoj, kiuj aparte stampas la bluskarakteron de melodioj. Plimalvastasence oni komprenas je tio la malgrandan triton, la malgrandan septon kaj la diminuitan kvinton, kies intonacio tamen distingiĝas de la samnomaj tonŝtupoj en la eŭropa tonsistemo.[1] Ekzemple la triton oni kutime intonacias inter malgranda kaj granda trito. La septon oni intonacias inter malgranda kaj granda septo aŭ inter granda sesto kaj malgranda septo proksime de la natursepto tipa por la bluso kaj la kvinto inter diminuita kaj perfekta kvinto.

  1. Parte la literaturo (ekz. de Jost) rilatas la nocion nure sur la neŭtrale intonaciatajn intervalŝtupojn trito kaj septo.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy